--- On Sun, 12/13/09, pistike65 wrote:

> Bone, tio sonas jam iom pli nuanceme.

> Laux mi - kiom da kapoj, tiom,da opinioj, kaj ne ekzistas
> ia Komploto de Malicaj Malmalvortuloj Kontraux Esperanto
> (KoMoMoKEspo).

Ne estas komploto, estas tute malkaŝa partio kun siaj manifestoj.  Jam
ekde la epoko de "parnasismo".  Mi verkis pri tio en LOdE:
http://www.esperanto.org/Ondo/L-sp7072.htm

Ĉi tie mi ne celas la senkonscian kontraŭmalismon, kiel la evidente
senintenca memilustra frazo el "Kutime Faritaj (!) Demandoj kaj sedoj
pri Esperanto":

"Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn lingvo; sed ĝi ankaŭ
enhavas difikultaĵojn"
http://storm.prohosting.com/jesuo/k38kfd.htm#sonoj

Tamen ankaŭ la obĵetoj de W kontraŭ mal- estas obĵetoj de komencanto
kiu ne sukcesis plene asimili la esperantan vorteron.  Mi plene
konsentas ĉi-okaze kun Claude Piron.

-- 
Sergio





      

Rispondere a