--- On Sun, 1/17/10, Kurt Fischer wrote:

> "Sukcese kredigi ion al iu" kiel defino por persvadi estas simple
> eraro

Jes.

> pistike65 schrieb:

>> Mi demandas min kial la difino, nun

>> "Sukcesi kredigi ion al iu"

>> malsamas de tiu en (N)PIV, kiu estas: "instigi iun al ia ago per
>> emocivekaj argumentoj".

La PIV-aj difinoj aludas nuancon kiun ankaŭ mi atribuas al "persvadi":
tiu lasta ne nepre estas racia; kaj -- pro la ekzisto de "konvinki" --
precipe neracia.

Tamen la epiteto "emociveka" ne ŝajnas al mi tute trafa; por mi la
tipa persvado konsistas en teda ripetado, admonado, tiel ke la
kompatinda viktimo finfine akceptas la trudatan opinion.  Iom
troigante mi diru, ke ankaŭ turmento povas esti maniero persvadi.

>> La ekzempla esprimo "persvadi al iu, ke li edziĝu" certe ne
>> kongruas kun la nuna difino.

La difino estas fuŝa.  Ne temas pri konvinko, temas pri konsento.  Oni
konsentigas, akceptigas ion deziratan.  Ekz-e oni persvadas Iranon
rezigni pri la atombombo.  Ne temas pri tio, ke Irano akiru la
konvinkon, ke ĝi ne bezonas la bombon; temas pri minacoj kaj timigado
por trudi, akceptigi la rezignon.

>> Cetere (Renato gxojos) mi persone ne opinias nepre bezonata distingon
>> inter "konvinki" kaj "persvadi". Se oni celas ke "persvadi" instigas al
>> agoj, dum "konvinki" temas pri veroj kaj kredoj, oni trovas
>> kontrauxekzemplon cxe Zam:

>> "Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo,
>> kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead"

>> "por konvinki min respondi"

Tamen restas la diferenco inter "konvinkoj" kaj "persvadoj"; inter
"homo konvinkita" kaj "homo persvadita".

-- 
Sergio





      

Rispondere a