> Mirek:
> Al mi sxajnas, ke diferenco inter "persvadi" kaj "konvinki"
> estas simila kiel cxe "sercxi - trovi" aux "rigardi - vidi"
> aux "auxskulti - auxdi".
> 
> Unu estas klopodo, alia rezulto.

efektive mi rimarkis -- ne en vortaroj sed en tesktoj -- ke oni kelkofoje uzas 
"persvadi" en senco de neplenumo kontraste al "konvinki":

"Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo"

"Tiam la viro persvadis ŝin, kaj tiom parolis al ŝi pri la ricevotaj riĉaĵoj, 
kaj kiel tio estos bona ankaŭ por ŝi, ke finfine ŝi decidigis sin iri"

"La kuracistino [...] kun peno trovadis sian pacienton kaj insiste persvadis 
lin iri kun ŝi al tiu aux alia fakulo"

estas ankaux rimarko pri tio en lastatempa artikolo de ken miner: 
http://lingvakritiko.com/2009/10/29/situacia-aspekto-en-esperanto/

jxeromo

Rispondere a