> Wieland:
> Nun sxajne estas bone, cxu?
> Mi ne havis tempon kontroli multe.

Ne gravas, Marc bone kontrolis kaj estas certe ke sen vi mi ne povus 
helpi por ke la matematikaj bildoj videblu en ReVo.

Kiel proponis Marc mi aldonis kelkajn belajn bildojn kiuj mankis

2 cxe la pagxo "angulo"
  (e_angulparoj.svg.gif kaj e_anguloj_en_cirklo.svg.gif)
1 cxe "cirklo"
  (e_trigonometrio.svg.gif)
1 cxe "latero"
  (e_regulaj_plurlateroj.svg.gif)
1 cxe "logaritmo
  (f_logaritmoj.svg.gif)
1 cxe "eksponencialo"
  (f_eksponencialo.svg.gif)
1 cxe "potenco"
  (f_potenco.svg.gif)

Por la lasta mi hezitis kie meti gxin cxar estas "x je la potenco 0,5" 
do ne povis meti la bildon por ilustri "x per potenco entjero" sed mi 
jxus rerigardis en la pagxo kaj konscias ke mi ne metis sur la tauxga 
loko la bildon cxar estas kurboj kun x negativa. Do kiam mi ricevos la 
novan version mi tuj sxangxos por meti iom pli alte en la pagxo la 
bildon. Mi metos gxin kie estas neniu teksto sed nur bildeto por sendi 
al la tezauxro.

Alia rimarko:
sen pasigi tro da tempo sur la koncernaj pagxoj mi rimarkis ke cxeestas 
multaj rimarkoj kiuj pruvas ke la lingvo Esperanto ne ankoraux estas 
firme establita en la fako matematiko. Eble post jaroj gxi firmigxos, 
tutcerte estas ke la bildojn cxiuj komprenas ecx se la vortoj estas 
pridiskutindaj. Do Marc faris valoran laboron por prezenti siajn 
bildojn. Espereble ke mi ne tro fusxis la sep lastajn senditajn hodiaux.
Mireja

Rispondere a