Mirejo:
> > Ne estas facile kaj Adobe ecx skribe malpermesas tion.
>
> Jes, tamen farebla. Estas al Marc preni la decidon kaj de la ŝanĝo kaj
> de la elekto de la bilda formato kaj de la maniero fari. Mia intenco
> estas helpi ĉar vere estas domaĝe ke la bildoj ne videblas por multaj.
>
> Nun mi memoras ke iam mi malfermis paĝon kun tia bildo kaj ne vidis la
> bildon, mi ne atentigis pri tio ĉar mi pensis ke mankis al mia komputilo
> io por legi la .svg bildojn aŭ ke tio venis de miaj propraj retaj agordoj.
>
> > mc> Kiom ili estas?
>
> > 60 dosieroj
>
> Ne tro estas. Fareblas la ŝanĝo en unu tago. 

Mi sxajne estis tro optimisma skribante "duonhoro" en antauxa mesagxo, sed ja 
kelkaj horoj devus esti maksimumo.

> Kio pli ĝenas min estas ke
> mi devas retumi per IE kaj ĉiam mi ricevas plurajn dialogajn fenestrojn
> por demandi ĉu mi akceptas la "Active X kaj Plug-in".

Jes, des pli absurda demando, ke se la dosiero estas en la reto, la demando ne 
aperas... Devas esti maniero deskuigxi de tiuj tedajxoj per agordado de la 
sekureca nivelo, sed eble ne indas.

> Tamen se Marc petos de mi la laboron, mi faros.

Mi neniam auxdacus peti ion tian de iu. Mi mem ne pretas gxin fari, cxar ne 
konsideras nia tasko solvi la mankojn de FV, Opero k.a., nek preni en kalkulon 
la rifuzon de kelkaj uzi IE. SED mi ne kontrauxas konverton de tiuj bildaj 
dosieroj al alia formato, sen videbla kvalitoperdo, fare de persono, kiu pretas 
dedicxi al tio la necesan energion.

Ideale por mi estus, se oni povus prezenti elekton inter ambaux formatoj: ja 
kiel mi antauxe diris la SVG-dosieroj enhavas pli da informo (nome la 
programon) kaj ebligas pligrandigon por rigardi detalojn.

> Jen ekzemplo de konvertiĝo
> www.corobu.com/strofoido.gif
> www.corobu.com/strofoido.png
> www.corobu.com/strofoido.jpg

Mi ne havas opinion pri la plej "perfekta" formato. Mi cetere prifajfas la 
kriteriojn pri "malfermiteco".

Kore,

Marc


Rispondere a