> Tulio Flores a écrit : > Ĉu "centjaro" estas ĝusta en la frazo: "Ŝi vivis ĝis sia centjaro"? > T.e., ĉu "centjaro" povas signifi "centa jaro"?
Oni komprenas la signifon sed ne tiel mi dirus. Mi preferas: "Ŝi vivis ĝis (la) aĝo centjara" "Ŝi atingis (la) centjaran aĝon" "Ŝi travivis cent jarojn" "Ŝi (far)iĝis centjaraĝulo" "Ŝi preteraĝis cent jarojn" "Ŝi preteraĝis jarcenton" laŭkuntekste, ĉar dependas de la celata senco. "centjaro" tro similas al "jarcento" kaj ne eblas diri "Ŝi vivis ĝis sia jarcento" Mireja
