Tulio: Ĉu "centjaro" estas ĝusta en la frazo: "Ŝi vivis ĝis sia centjaro"? T.e., ĉu "centjaro" povas signifi "centa jaro"?
Ne. "Centjaro" jam ekzistas (arhxaike) kun la signifo "jarcento", kaj cetere neniu regulo pravigus la signifon "centa jaro". Sed ekzistas multaj elturniĝoj, kiel jam estis skribite. La plej simpla estas "centa jaro"! Kore, Marc
