saluton antonio.

mi ofte konscie kreas tiajn erarojn: ekzemple kiam mi referencis de "ciborio" 
al "hostiujo", mi volis ligi precize al la senco de hostiujo kaj do mi uzis la 
referencon "hosti.0ujo.KRI", kiu ne ekzistas sed povos iam esti la tiea marko, 
ne simple al "hosti.0ujo" kiu neeviteble jam ekzistas kiel marko de la 
kapvorto.  alivorte mi antauxis la situacion, kiam la kapvorto hostiujo 
aspektos tiele:

<drv mrk="hosti.0ujo">
  <kap><tld/>ujo</kap>
  <snc mrk="hosti.0ujo.KRI">
    <uzo tip="fak">KRI</uzo>

tia farmaniero estas relative formala en la okazo de "hostiujo", sed pli grava 
kiam kapvorto estas aux povas igxi plursenca.

pli precize mi provas rilatigi sencon al senco kiam temas pri sencrilato (do 
ekzemple "ciborio -dif-> hostiujo(.KRI)" aux "korvo -super-> korvedoj(.ZOO)"), 
kaj kapvorton al kapvorto kiam temas pri forma rilato (do ekzemple "kirurgo 
-dif-> hxirurgo" aux "legato -hom-> legato").

sekve la "bona korekto" ne estas forigo de la referenco al ekzistonta 
"hosti.ujo.KRI" sed aldono de tiu marko al la kapvorto "hostiujo".

pli malofte mi antauxas entute la ekziston de alia kapvorto.  do ekzemple, 
trovante ke "kapdoloro" nepre aperos en la difino de "migreno" kaj estos bona 
supernocio, mi referencas al gxi, kvankam mi ankoraux ne kreis gxin.  la 
erarolisto de revo utilas kiel memorigilo pri tiaj okazoj kaj liberigas min de 
senfinaj cxenoj de antauxredaktoj kaj antauxantauxredaktoj prepare al la sendo 
de novajxo.

normale mi periode esploras la eraroliston kaj kompletigas la artikolojn, kie 
kapvortoj aux markoj mankas.  pri tio mi iom longe malviglis, kaj eraroj 
probable amasigxis iom, mi konfesas...

resume, ne temas pri redaktoj, kiuj ne atingis revon.  tamen lastatempe mi 
private korespondis kun wieland pri malaperinta novredakto, kaj mi lastatempe 
sendis iun benzodiazepin.xml, kiu sxajne neniam atingis la servilon.  en ambaux 
okazoj la miso ne estis en la reta redaktilo, cxar novajn artikolojn mi dauxre 
redaktas en propra komputilo kaj sendas per retposxta programeto.

amike.

jxeromo




----- "f_sophia" <[email protected]> a écrit :

> Saluton,
> 
> Denove mi sendis redaktajxon (mi aldonis kapdoloro al artikolo
> "dolor-") kaj 
> ree gxi malaperis. Ankaux cxi foje, mi ne ricevis ecx la retposxton.
> 
> Post (kablo)vojo (du foje) kaj (kap)doloro (cxi foje), mi eble
> komprenis la 
> kialon.
> Se vi rigardas la liston "eraro-raporto", kiu longigxas pli kaj pli, 
> vi povas 
> konstati kiom da redaktajxoj mankas.
> 
> Ekzemple:en  telfer-, funikular-, migren-, kiuj estas artikoloj ne de
> mi, la 
> referoj al aliaj kapvortoj estas ege precisaj... sed neekzistantaj.
> Do, evidente, la redaktintoj modifis ankaux la rilataj artikoloj
> (cxefe en 
> snc-fako), sed tiuj redaktajxoj neniam alvenis al la servo.
> 
> Bonvolu kontroli ankaux aliajn artikolojn de la listo, por krei vian
> propran 
> opinion pri tio.
> 
> Gxis
> 
> Antonio Codazzi
> 
> 
> ------------------------------------
> 
> retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
> 
> URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
> 
> 
> 

Rispondere a