Kara Antonio, Wednesday, February 24, 2010, 1:20:33 AM, f_sophia/vi skribis: f> Tamen mi opinias ke la de mi rimarkita problemo ne f> estas nur mia. Simple mi rimarkis gxin cxar mi estas kontrolema. :)
Tio estas bone kaj mi sxatus korekti gxin, se estas eraro en la programo. Eble mi resumu iomete: 1. Foje post klaki sur "konservu" vi ne ricevas konfirman retmesagxon kaj revoservo ankaux ne ricevas gxin. 2. Vi jes vidas konfirmon "Sendita al <via adreso>, [email protected]" 3. Tio okazis almenaux dufoje. Ambauxfoje vi sendis antauxe sxangxon de la sama artikolo. Eblaj kialoj: 1. La sendato ne funkciis. Mi dubas, cxar la servilo kaj la retmesagxsistemo estas sur la sama komputilo. Tamen mi povas montri erarmesagxon kaze ke estas mesagxo. 2. La retumilo ne sendis sed montras la rezulton de la kaŝmemoro. Fakte "kaŝmemoro" mankas en ReVo http://eo.wikipedia.org/wiki/Ka%C5%9Dmemoro kaj http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/K.html#KA%C5%9CMEMORO. Eble indiko en la pagxo, ke la retumilo ne uzu kaŝmemoron helpas. 3. aliaj kialoj eblas... Estus tre bone, se ni trovas vojon rekrei tion eraron. Tiel estus pli facile korekti gxin kaj kontroli cxu gxi estas korektita. Mi gxojus, se malaperas mia kapdoloro :-) -- amike Wieland mailto:[email protected] ___________________________________________________________ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de
