Je 3/2/10, mireille: [...]
> Mi vidas diferencon inter la titola indikajxo "Majesto", kiu rolas > kiel Doktoro, kaj la substantiva "majesto". Ĉi tie estas diferenco inter la tradicio rusa kaj la okcidenta. "Majesto" ne estas simila al "doktoro". "Majesto" estas eco. Oni povas diri "Sa Sainteté" anstataŭ "la papo" aŭ "lia papa moŝto"; sed mi dubas ke eĉ france eblas diri "La Sainteté m'a dit qch" (kiel ŝajne eblas diri pri "La Majesté"). Por ruslingvano tia malregula kaj escepta uzo de "majesto" estas same ĝena, kiel (mi supozas) la analogia uzo de "sankteco"; mi opinias, ke ankaŭ en Esperanto "majesto" ne estas escepta (samkiel en la rusa). Alivorte, mi pretas akcepti "via majesto" aŭ "lia majesto" aŭ "ŝia majesto" aŭ eventuale "iliaj majestoj", kiuj estas tradiciaj tropoj; sed ne ion similan al "Majesto, bonvolu rigardi dekstren!". > Vi pravas atentigi ke mankas en ReVo klare indiki du sencojn. Mi konsentas ke endas indiki ke "majesto" estas malnecesa naturisma imitaĵo de la pli bonaj "reĝ(in)a moŝto" aŭ "imperiestr(in)a moŝto" unuflanke, kaj (ĉefsence) la substantivo responda al la adjektivo "majesta": "La majesto de la oceano" ktp. > Cxar mi sercxis vorton por priparoli la majuskligitan vorton Majesto mi > iris al la pagxo por "indik-" kaj tie observas ke por "indikajxo" la > ekzemplo proponas "indiko" :-/ kaj ke estas a) sen b) :-/ do indas > ankaux revizii cxi pagxon por "indik-". Esperanto malhavas firmajn regulojn pri majskligo; mi mem preferas uzi ilin kiel eble plej ŝpareme. Mi vidas nenian motivon majuskligi "majesto"n (krom eble fia flatemo). -- Sergio
