> > >> Mireja:
> > Trovi taŭgajn citaĵojn estas facile sed taŭga difino ne estas tuj
> > trovebla. Mi provas sed atendas helpon...
> > " Iu maniero sin esprimi tipe per/en iu lingvo?"
russ:
> Estas du rilataj sed malsamaj difinoj en PIV2005:
> 1. Dirmaniero, esprimo propra al unu lingvo (vidu idiotismo) [Do
> konkretaj specifaj esprimoj, eble ekzemple la slanga verbo "krokodili"
> - russ]
> 2. Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono
> k.a. ("la malvarma lingvajxo de la komisaro cxiam perturbis sxin") [Do
> ne iuj specifaj vortoj, sed pli gxenerala parolstilo, eble ekzemple
> cxia respekta adora parolo pri nia kara genia majstro Zamenhof - russ]
dankon pro la citajxoj. miaimprese "lingvajxo" estas ofte uzata en senco
konforma al tiuj difinoj, do pli-malpli samsence kiel "dirmaniero"
"parolturno", sed ankaux okaze pli vaste, kiel permesas gxiaj eroj. fakte iun
ajn rimarkindan lingvan fenomenon oni povas nomi lingvajxo, ekzemple en
gramatika kadro ankaux fleskion aux frazkonstruon, kiu ne nepre estas ies
proprajxo .
do mi subtenas la ideon de unu difino, eble kun mencio de "esprimo", kiu
emfazas la intencon kaj sencon, dum "lingvajxo" emfazas la formon. "rimarkinda
maniero por esprimi ion" "aparta -vid->dirmaniero" aux simile... cetere
referencoj al "dirmaniero" "parolturno" kaj "esprimo" estos bonvenaj.
amike.
jxeromo