>[...]. miaimprese "lingvajxo" estas ofte uzata en senco konforma al 
tiuj difinoj (la pivaj 2005), do pli-malpli samsence kiel "dirmaniero"
 >"parolturno", sed ankaux okaze pli vaste, kiel permesas gxiaj eroj. 
fakte iun ajn rimarkindan lingvan fenomenon oni povas
 >nomi lingvajxo, ekzemple en gramatika kadro ankaux fleskion aux 
frazkonstruon, kiu ne nepre estas ies proprajxo .
>emfazas la formon. "rimarkinda maniero por esprimi ion" "aparta 
-vid->dirmaniero" aux simile... cetere referencoj al
 >"dirmaniero" "parolturno" kaj "esprimo" estos bonvenaj.
> jxeromo

Saluton kaj dankon pro via respondo.
Kiam mi respondis al Russ ĉi matenfinon, tiam via ĉimatena respondo ne 
ankoraŭ alvenis en mia gmail leterkesto, mi ĵus trovis ĝin.
Mi konsentas pri "maniero" kaj "esprimi" sed ne konsentas pri 
"rimarkinda" mi preferas "tipa"
do eblas mia unua propono:
" Iu maniero sin esprimi tipe per/en iu lingvo?"
aŭ ĉi tiu:
" Tipa maniero sin esprimi per/en iu lingvo?"
aŭ ĉi tiu:
" Tipa maniero esprimi ion en lingvo"
aŭ alia?
kiu?
Mireja

Rispondere a