> Jes, mi emus ĝeneraligi la unuan sencon: Ĉiu ajn lingvotrajto estas
> "lingvaĵo", ne nur parolturnoj, sed ankaŭ la akuzativo de Esperanto aŭ
> la rigida vortordo de la angla aŭ la verbaj aspektoj en la slavaj
> lingvoj.

Ĉu "lingvotrajto" ne sufiĉas kaj pli klaras ol "lingvaĵo" por la trajtoj 
propraj al lingvo aŭ grupo de lingvoj?

>> fakte iun ajn rimarkindan lingvan fenomenon oni povas
>> nomi lingvajxo, ekzemple en gramatika kadro ankaux fleskion aux
>> frazkonstruon, kiu ne nepre estas ies proprajxo.

> Prave.

Hm! Ŝajnas al mi ke oni konfuzas trajtojn kaj tipojn.
Mireja
PS:
Ekzemplo, kiu helpas al mi kompreni kiel diferenciĝas lingvaĵo de 
lingvo, estas lingvo por surduloj: ekzistas pluraj signolingvaĵoj tamen 
ĉiu surdulo kiu lernis la signolingvaĵon instruatan en sia lando posedas 
signolingvon.
Estas diversaj tipoj por signolingvo, ili estas signolingvaĵoj.
Ĉiu tipa signolingvaĵo prezentas proprajn trajton kiuj ja ĝin 
karakterizas, sed la trajtoj de la signolingvo ne estas la signolingvo mem.

Rispondere a