>> Sergio:
>>
>> Jes, mi emus ĝeneraligi la unuan sencon: Ĉiu ajn lingvotrajto estas
>> "lingvaĵo", ne nur parolturnoj, sed ankaŭ la akuzativo de Esperanto aŭ
>> la rigida vortordo de la angla aŭ la verbaj aspektoj en la slavaj
>> lingvoj.

 > Renato:
> /Mi samopinias. Lingva aĵo aŭ lingvaĵo estas iu ajn lingva aĵo. Mi dirus
> ekzemple ke la sistemo de interna plurnombro de la araba estas lingva
> aĵo de la araba.

Pri lingvaj aferoj la lingvo trapasis la stadion de la balbutoj, 
esperantistoj jam uzis kaj uzas ĝin de pli ol jarcento kaj eĉ se ideale 
estus ke lingvaĵo signifus ajna lingva aĵo, oni povas observi ke ne tiel 
estis kaj estas uzata la vorto "lingvaĵo". Kontrolu en 
http://tekstaro.com/ vi trovos
142 trafojn sur 200 por la vorto "lingvaĵo" kaj neniu priskribis 
lingvotrajton (lingvan trajton).

Eblas diri ke la sistemo de interna plurnombro de la araba estas lingva 
aĵo, aŭ pli ĝuste lingva apartaĵo de la araba sed ĉu vi dirus ke ĝi 
estas lingvaĵo de la araba?

Tio pensigas min pri la verbo "fiŝkapti" ĉu ĝi signifas "kapti 
fiŝo(j)n"? Multas tiaj kunmet(it)aĵoj kies senco devenas de lingvouzado 
pli ol de logika analizo de la kunmetitaĵo.

Kaj scivole mi ĵus esploris en la Pomego kaj trovis ion interesan 
ĉiteman en
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ajh.html:
-----------
"Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn 
dolĉa afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu 
ajn bela aĵo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion."
-----------
do:
lingvaĵo ne estas iu ajn lingva aĵo aŭ iu ajn lingva afero sed estas io 
lingva aparte farita el lingvo.
Mireja

Rispondere a