Kiam mi legis en la paĝo "san-" la francan tradukon de la vorto 
"malsanulejo" mi observis ke mankas la ĉapelo sur la litero o de la 
franca vorto "hôpital". Aliloke en la vortaro mi trovis la ĝuste 
skribitan vorton "hôpital" (vd en 
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ambula.html). Pro kohereco mi 
decidis aldoni la ĉapelon al la litero o kie ĝi mankis. Ŝajnis ke ĉio 
estis en ordo ĉar mi ricevis el la servo sub la temo "Revo redaktu.pl san"
----
[...]
<trdgrp lng="fr">
     <trd>h&ocirc;pital</trd>
   </trdgrp>
[...]
----
Do devus esti "hôpital".
Plie mi ricevis konfirmon de la ŝanĝo per la jeno:

----
Saluton!
Jen raporto pri via(j) sendita(j) artikolo(j).

==================================================
senddato: Fri, 30 Apr 2010 17:08:26 +0200 (CEST)
artikolo: $Id: san.xml,v 1.51 2010/01/19 17:30:42 revo Exp $
shanghoj: korekto en trd fr
KONFIRMO: /home/revo/cvsroot/revo/san.xml,v  <--  san.xml
new revision: 1.52; previous revision: 1.51

==================================================
Tamen mi kontrolis kiel aspektas la versio 1.52 kaj observas ke ne estas 
la ĉapelo sur la litero o. Kiel mi redaktu por ke estu "hôpital" kaj ne 
"hopital"?
Mireja

Rispondere a