Saluton,

mi rimarkis, ke ReVo enhavas neniun el la vortoj 'fuzio' kaj 'fisio',
kiuj priskribas la du metodoj, per kiuj eblas eltiri energion el
atomkernoj.

Mi pensis, ke eble temas pri evitindaj neologismoj. Sed cxu ekzistas
pli tauxgaj vortoj por tio? Mi ne sukcesis trovi tiun signifon sub la
kapvortoj "fandi" kaj "fendi", kiujn mi taksis la plej versxajnaj.

Cxu ekzistas ajna klare establigxinta maniero por nomi tiujn konceptojn?

Ekz. cxu oni parolas pri atomfandado kaj atomfendado? Kaj kiuj estu la
adjektivaj formoj, por diferencigi inter la priesplorataj "fuziaj"
atomcentraloj kaj la jam ekzistantaj "fisiaj" atomcentraloj?

Amike,
kaj dankeme pro la eventualaj respondoj,

-- 
Fabio

Rispondere a