Je Montag, 10. Mai 2010 Fabio Bettani skribis: > Saluton, > > mi rimarkis, ke ReVo enhavas neniun el la vortoj 'fuzio' kaj 'fisio', > kiuj priskribas la du metodoj, per kiuj eblas eltiri energion el > atomkernoj. > > Cxu ekzistas ajna klare establigxinta maniero por nomi tiujn konceptojn?
Saluton Fabio, bv. atenti, ke Revo ne estas terminaro por rekomendi fakvortojn por iuj nocioj, sed vortaro en kiu registriĝas la uzata lingvo. Alivorte: se vi trovas la supre menciitajn vortojn en iuj tekstoj vi povas aldoni ilin kun referenco al tiuj tekstoj. Se anstataue vi volas diskuti fakvortojn, kiuj ankorau ne uziĝas en la literaturo, eble http://kono.be/vivo estas pli tauga loko por fari tion. Amike, Volframo.
