Wolfram Diestel schreef: > > > Je Sonntag, 9. Mai 2010 Bernhard Pabst skribis: > > > En ecx ne du monatoj WikiTrans tradukis 300.000 artikolojn de la angla > > Vikipedio al surprize bona, ecx se ne senpeka Esperanto. Post jaro oni > > probable atingos tri milionojn. > > > > // http://www.ipernity.com/blog/37943/248693 > <http://www.ipernity.com/blog/37943/248693> > > Dankon pro la informo. La artikoloj jam estas sufiĉe bone kompreneblaj, > se oni > konsideras, ke estas la laboro farita de komputilo... Antau kelkaj jaroj mi > persone tre dubis, ke tia kvalito estas entute atingebla per automata > tradukado. > Mi klopodis dufoje (antaŭ kelkaj tagoj kaj ĵus) 'poluri' tradukitan artikoleton pri miaurba kvartalo (Sint-Jozef). Kiam mi atingas la redaktan paĝon, mi vidas aron da kodoj kiuj nur parte korespondas kun la vera teksto. Se mi demandas 'preview' (ne farinte iun ŝanĝon) mi ne revidas la originalan paĝon, sed nur etan parton de ĝi. Estas helpparagrafo, sed ĝi evidente ankaŭ estis aŭtomate tradukita. Kiam mi volas ensaluti, venas (por mi) nekomprenebla mesaĝo.
Ĉu mi estas la nura persono kiu spertas tiajn problemojn? Kaj, supozante ke mi sukcesas redakti kaj eventuale pligrandigi artikolon, kion mi faru per ĝi? Ŝajne iom pli da antaŭa testado kaj iom pli da informoj por korektantoj utilus... -- Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge www.rotsaert.info
