En ecx ne du monatoj WikiTrans tradukis 300.000 artikolojn de la angla 
Vikipedio al surprize bona, ecx se ne senpeka Esperanto. Post jaro oni 
probable atingos tri milionojn.

// http://www.ipernity.com/blog/37943/248693

"La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana 
lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS [Eckhard Bick], kunlabore kun 
University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La cefa celo de la 
projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de 
paralela tradukita retejo.

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ciuj - 
la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. 
Kvankam ambau lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 
130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas 
en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj 
ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj au simple t.n. germoj."

Bernardo

Rispondere a