Post forsendo de la antaŭa mesaĝo, mi rigardis la difinojn de kurso kaj itinero, kaj mi iom surpriziĝis.
- kurso-piv: vojlinio uzata por regule kunigi du punktojn - kurso-revo: Vojlinio laŭ kiu io moviĝas aŭ vojaĝas: - itinero-piv: tutaĵo de irotaj vojoj inter la deinpunkto k la celo de vojaĝo - itinero-revo: Difinita irvojo inter diversaj eblaj Mi ne vidas esencan diferencon inter la du difinoj. Krome, ĝis nun mi estis konvinkita, ke kurso signifas nur _direkton_ (laŭxhorloĝan angulon de nordo), sed eble ĝi estas nur restaĵo de mia aviadista epoko. (Aviadiloj veturas ĉiam laŭx anguloj direkte al la sekva radiopunkto en ilia itinero.) La difino kurso-piv enhavas la vorton "regule", sed mi ne certas pri ĝia ĝusteco. Ĉu aŭxtobusoj de urba publika trafiko havas kursojn aŭ itinerojn? Simile, se aviadilo dum veturado ŝanĝas sian flugdirekton de unu radiopunkto al alia, do ĝi ŝanĝas kurson aŭ itineron ? Szilvási
