>> 1a. GPS-iloj? biriloj? - Posted by: "mireille corobu" >> [email protected] corobu >> Kiel oni nomu en Esperanto la Global Positioning System, en viki-fontoj >> mi trovis la vorton "birilo" sed i tiom malproksimas de GPS ke mi ne >> komprenus pri kio temas se mi renkontus la vorton. >> Kial ne nomi ilin goposaj vojiloj? Alia propono? >> Ili uzas la GPS-teenologio (la goposa teenologio) kaj servas kiam oni vojas. >> Mireja
Mi revenas al tiu pli frua mesaĝo de Mireja, kaj mi provas resumi la demandon, kiel mi mem komprenas ĝin: ---- Navigadon de veturantoj/ŝoforoj helpas aparatoj, utiligantaj "tergloban navigadan sputnikan/satelitan sistemon" (global navigation satellite system, GNSS). Unu versio de tiu estas la usona sistemo Navstar GPS (Global Positioning System) kun siaj 24 sputnikoj (satelitoj), alia estas la rusa Glonass same kun 24 sputnikoj, tria estas la Eŭropunia sistemo Galileo, la kvara la ĉina Compass. - Do, la vaste konata GPS estas nur unu el tiuj sistemoj, kvankam ĝi estas vere la plej konata. Tiuj sputnikaj/satelitaj sistemoj ebligas por la uzantoj biradon, do determinadon de spacaj koordinatoj. La popularaj ŝofor-helpaj aparatoj enhavas biran blokon, baziĝantan sur unu el la supraj sistemoj, kutime sur GPS. Tiu birilo eldonas signalon kun la aktualaj koordinatoj de la uzanto. Por helpi al la ŝoforo ankoraŭ estas necese havi iun softvaron, kiu prilaboras kaj utiligas tiujn momentajn koordinatojn. Tiu softvaro enhavas mapon kaj per ofertoj de diversaj itineroj helpas la ŝoforon en la navigado. Do tiuj manaj aŭ aŭtomobilaj aparatoj menciitaj de Mireja estas navigiloj, kiuj enhavas kaj birilon kaj navigan/mapan softvaron. Ekzistas ankaŭ memstaraj biriloj (biraj aparatoj sen navigadaj funkcioj), celantaj nur la determinadon de la aktualaj kooordinatoj ekz. de veturantaj kamionoj, ŝipoj ktp. GPS estas nur unu el la subsistemoj de birado, do estus erare nomi la tutan navigan aparaton GPS-ilo aŭ simile. Mi ne vidas neceson distingi inter mara kaj alispeca veturado, kaj en la parola lingvo mi ĉiam pli ofte aŭdas uzi la vorton navigado ĉefe en la senco PIV navigado-2 (pli ĝuste trovi ne nur la kurson sed ankaŭ la ĝustan itineron). Resume do, laŭ mia opinio por tiuj "ŝofor-helpaj aparatoj" la esprimoj "navigilo" aŭ "sputnika navigilo" estas trafaj kaj el faka kaj el lingva vidpunktoj. Leviĝas nun la demando pri la vortoj sputnika kaj satelita :-) Szilvási László
