Behrouz: 
> Kara Mireille, 




> Certe vi pravas. Ankaux miaopinio tasko de ReVo ne estas simple registri 
> cxiujn iam uzitajn vortojn. 

iam uzitajn ne, sed relative konstante uzatajn jes. 

> Mi ne komprenas, ke kial kaj surbaze de kiu bezono la radiko 'tomograf-' 
> devas ricevi rekonon de ReVo? 

nenia bezono. revo ne agnoskas bezonatecon, gxi nur registras pro iagrada 
uzateco, kio estas alia demando. 

> Sercxo dur la interreto per 'kukolo' donas 92 trovojn por 'tomografo' dum por 
> 'tomografio' oni trovas 892 trovojn. 

la nombroj de trafoj en interreto estas tre malfidinda indikilo. tiom altaj 
nombroj por tiom fakaj vortoj tre probable estas supertaksoj. tamen estas 
klare, ke 
1e - tomografio kaj tomografo estas la normalaj esperantigoj de la respondaj 
diverslingvaj vortoj 
2e - ili jam ricevis uzojn de diversaj auxtoroj kaj registrigxon en aliaj 
vortaroj 
3e - neniu alternativo gxis nun signife konkurencas ilin 
4e - la konkurenco inter "tomografi-" kaj "tomograf-" mem ne solvigxis. ambaux 
formoj estas uzataj kaj do vortaro klarigu ilin ambaux por la informo de 
legantoj. eble iam iu el la du formoj arkaikigos la alian. tiam estos tempo, 
por ke ni marku iun formon arkaika. kaj eble pli poste la arkaika formo estos 
tiom stranga, ke gxi utilos nur en historia vortaro, tiam gxi malaperu el la 
tiama revido (ido de revo, ne rea vido). sed tiam ni jam havos tre longajn 
barbojn. 

amike. 

jxeromo 

Rispondere a