> 4e - la konkurenco inter "tomografi-" kaj "tomograf-" mem ne solvigxis.  
> ambaux formoj
> estas uzataj kaj do vortaro klarigu ilin ambaux por la informo de legantoj.

Mia propono estas ke, en la artikolo "tomograf/o", ni klarigu per
rimarko ke tiu radiko evitindas kaj tute malpreferindas al
"tomografi/il/o".

Kiel vi mem rimarkigis, Jxeromo, en Esperanto oni tre malmulte uzis
tiujn vortojn gxis nun. Ni ja respektu la lingvouzon, sed klopodu ne
imitindigi kaj elstarigi la (hazardan?) uzadon fare de kelkopo da
homoj, cxar ne eblas fari statistikon pri lingvouzo cxe tiom malvasta
specimenaro.

Amike,

--
Fabio

Rispondere a