> Ĉu la vorto "patkuko" konvenas por ĉi tiu recepto?
>
> Por dek du blinoj:
> -=-=-=-
> 200 g da faruno
> 2 ovoj
> 150g da lakto
> gisTo
> salo
> 20 cl da jahurto aŭ da kefiro
> -=-=-=-
> Disigu la ovoflavojn disde la ovoblankoj.
> Kirlante aldonu al la ovoflavoj la jahurton kaj la lakton.
> Kirlu la faruno kun giso.
> Aldonu la gisTitan farunon al la unua kirlaĵo kaj aldonu la salon.
> Lasu la tuton ripozi almenaŭ unu horo.
> Kiam vi intencas komenci la kuiradon de viaj blinoj, neĝkirlu la
> ovoblankojn kaj delikate enigu la ovoneĝon en la ripozintan paston.
> Tiam vi povas kuiri la blinojn sur malgranda pato, dum ne pli ol unu
> minuto por ĉiu flanko.
>
> Tiuj blinoj tre plaĉas al infanoj kaj sur ilin eblas aldoni fromaĝon,
> ŝinkon, tomatoj, ĉokoladon kaj alia bontrovaĵon laŭgustan kaj laŭsezonaj.

Pardonu al mi ke mi konfuzis du vortojn, "gisto" kaj "giso"...Ĉiaj 
pat-kukoj/patkukoj: krespoj, blinoj, flanoj (kaj tiel plu) faritaj kun 
gisaĵo estas tro maloportunaj por sano kaj dentoj :-) kaj kuiri ilin sur 
gisto estos surprize....
Ridas Mireja

Rispondere a