La difino de "sorĉi" ŝajnas al mi ŝanĝenda: "Estigi, per helpo de diabloj, 
supernaturajn, ordinare malicajn, efikojn".
Tiu estas verŝajne la difino de iu el la kristanaj eklezioj, kiuj per siaj 
preĝoj ja mem sorĉas.
PIV havas signife pli bonan difinon: "1. Fari ritan agon, per kiu oni klopodas 
influi ies sanon, sorton ks, per la helpo de supernaturaj fortoj".
Ankaŭ tiu difino estas, laŭ mi, tro strikta. Mi proponas:

"1. Fari ritan agon, per kiu oni klopodas influi okazaĵon, ies sanon, sorton 
k.s., per la helpo de supernaturaj fortoj".

Vilhelmo Lutermano.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a