Mi serĉis kiel diri en Esperanto ke oni plilongigas la paŝon por ne paŝi sur io aŭ iu. Por tio la franca havas la verbon "enjamber" kaj ŝajnas al mi ke la angla havas "step over".
La plej proksima eble estus "preteriri supere" sed la ortodoksa senco de preter diras ke la preterirado estas laŭlonge do flanke kaj ne supere. Mireja
