Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


>> 5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia
>> PO-dosiero sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio".
>> Signifo?]
> ...
> Jen klarigo pri la signifo:
http://realworldstyle.com/hang_punct.html


Jen alia:

http://www.markboulton.co.uk/journal/comments/five_simple_steps_to_better_typography_part_2/


> Mi ŝatas "negativan krommarĝenon", sed mi ne tuj trovas similaĵon
> por la interpunkcioj.



Mi atendas ideojn.


Ĉu eble "negativa interpunkcimarĝeno"?

Aliflanke, se oni legas en la helpo de Ooo, ŝajnas, ke "hanging
punctuation" praktike estas io sufiĉe limigita en Ooo. Temas nur pri
komoj kaj punktoj fine de linio, kaj (kial?) nur en tekstoj en Aziaj
lingvoj.

Tiu nocio (nova por mi!) egege similas al tio, kion la Germanoj
nomas "optischer Blocksatz". Tute hazarde (sen ajna rilato al nia
nuna diskuto) mi ĵus legis pri "optischer Blocksatz" en diskuto pri
OpenOffice.org:

 http://www.oooforum.org/forum/viewtopic.phtml?t=35707

Ankoraŭ mi ne scias, kiel nomi tion en alia lingvo ol la Germana.
Kiel en la Angla? Kiel en Esperanto? Mi ankaŭ ne scias, ĉu eblas uzi
"optischer Blocksatz" en OpenOffice.org. Ŝajne ne...

--
Bertilo Wennergren 


Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:

...

3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]


Foliojn.

Tiel mi pensis.


4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al 
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas 
klara!]


Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili 
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon "en kunteksto" en la 
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la 
.po-dosiero.
Mi kutime utiligas la francajn tradukojn, sed ili mankas en ooo-draw. Mi 
ne scipovas alian lingvon.
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]


Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?
Iu alia ofte uzis 'Uest'-on. Mi dubis pri ĝi, sed trovis ĝin en NPIV. 
Tio surprizis min.


5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia PO-dosiero 
sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". Signifo?]

...
Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas "negativan krommarĝenon", sed mi ne tuj trovas similaĵon por 
la interpunkcioj.



Tim

Mi atendas ideojn.

Dankon al Tim kaj al Bertilo.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Tim Morley

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:


2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?


"Cvana", laŭ http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana


3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]


Foliojn.

4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al  
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas  
klara!]


Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili  
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon "en kunteksto" en la  
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la .po- 
dosiero.


4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa  
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]


Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj  
duopa :-) ]


:o)


4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)


Dependas de la kunteksto. Ofte la referenco helpas: se estas DRAW/ 
GEOMETRIC_FORMS/TEXT_CIRCLE, oni povas supozi, ke estas "circla". Se  
estas WRITER/MAIL_MERGE/CIRCULAR, do estas "Circulero".



4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]


Mi tute ne scias!

5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia PO-dosiero  
sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". Signifo?]


Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas "negativan krommarĝenon", sed mi ne tuj trovas similaĵon  
por la interpunkcioj.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:


2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?


Cvana laŭ "http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html#Cvana";.

Se lingvo mankas en "http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html";,
oni povas serchi en "http://www.geocities.com/ikeldv/etnoglosaro.html";.


3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]


"locale" estas "lokaĵaro"


4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]


"Okcident-Eŭropa". La interkrampaĵon ni ne traduku.


4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne
estas Norvega.]


Ne uzu "Ŭesta"!

"Nordic" ĉi tie ŝajnas celi la landaron Svedujo, Norvegujo, Danujo kaj
Finnlando. Tiam traduku per "Skandinavujo" (aŭ "Skandinavio").
Finnlando estas parto de Skandinavujo laŭ ties plej vasta difino. Unu
alternativo estas "Nordio", sed al Nordio apartenas ankaŭ Islando.
Alia alternativo estas "Nord-Eŭropo" aŭ "norda Eŭropo", sed tio estas
ankoraŭ pli vasta.

--
Bertilo Wennergren 


[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Mi dankas pri sugestoj pri la unua grupo. Jen pliaj:

2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?
3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]
3320 Memory per object - Memorkvanto por objekto?
3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]
4111 Mitered - Gerita (Gero?) [vidu NPIV-on]
4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto 
(Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas klara!]
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]
4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa 
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne 
estas Norvega.]
4551 Convert to Lathe Object - Konverti al Tornila Objekto [Ĉu vere 
"lathe" aŭ "lath"?]

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj duopa :-) ]
4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)
4726 k.a. binding - bindajxo
4794 Link instance - Ligi ekzempleron / Ekzemplero de Ligilo?
4795 Edit instance - Redakti ekzempleron
4814 Edit Submission - kia estas la senco de "submission"?
4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]
5064 Emoticons - Emocibildetoj ???
5019 Wave - Sound File = Onda - Sona Dosiero ?
5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia PO-dosiero sed 
mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". Signifo?]


Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Tim Morley

On 2 May 2006, at 14:17, Bertilo Wennergren wrote:


Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi
Launchpad-on.


Ankaŭ mi komencis pripensi tiun eventualaĵon.  :o(


Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi
mesaĝojn...


...kaj la eblo prikomenti tradukojn, kaj la eblo scii kiu tradukis  
kion, kaj la eblo konservi malnovajn tradukojn se iu faras malbonan  
ŝanĝon...



Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo?


Ankoraŭ ne, sed oni almenaŭ sufiĉe rapide respondis al mia  
informpeto kun la anglalingvaj mesaĝoj, kiujn mi plusendis al la  
grupo. Pli ol tio mi ankoraŭ ne scias, sed plu informos kiam mi mem  
ricevos informojn.



Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Bertilo Wennergren

Tim:


Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis
en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ
tiu tre baldaŭ ripariĝos.


Mi estas sufiĉe certa, ke "ooo-base" estis plene tradukita antaŭe.
Nun mankas en ĝi 512 mesaĝoj.


Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari
same de tempo al tempo.


Se ne ĉio estos restarigita (baldaŭ!), tiam mi proponos ne plu uzi
Launchpad-on. Ĝi jam havas grandajn mankojn. Precipe mankas eblo serĉi
mesaĝojn. Se aldone nin daŭre minacos perdo de la datumoj...

Ĉu oni iel ajn informis pri la kaŭzo?

--
Bertilo Wennergren 


Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Joop Eggen
Mi hodiaŭ malfrue vespere serĉos por (tamen ĉiaokaze malnova) versio de elŝuto de ooo-writer; tamen mi opinias ke CVS/SVN-versio ekzistu ĉe LaunchPad. (Mi nenion alŝutos kompreneble.)JoopTim Morley <[EMAIL PROTECTED]> skribis: Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis  en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ  tiu tre baldaŭ ripariĝos.Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari  same de tempo al tempo.Tim
		Mit Yahoo! Mail SpamGuard lesen Sie nur die Mails, die Sie auch wirklich lesen wollen.


Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Tim Morley
Ŝajnas, ke oni estas riparanta la problemon nun. Nia laboro reaperis  
en preskaŭ ĉiu dosiero, krom ooo-writer, kaj mi supozas, ke ankaŭ  
tiu tre baldaŭ ripariĝos.


Mi tuj elŝutos kopiojn, tamen, kaj proponas al aliaj skipanoj fari  
same de tempo al tempo.



Tim


On 29 Apr 2006, at 03:21, Joop Eggen wrote:

Mi vidis ooo-writer iom supre de la aliaj ooo-aj pakaĵoj. Krome  
ĝi ŝajnas 0%

tradukita. Ĉu eble LaunchPad-eraro?

Mi volis diri ke mi ĝojus pri kuntradukado de aliaj pri la lastaj  
kelkaj

pakaĵoj, precipe ooo-calc kaj ooo-draw.

Joop



-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] progresas...

2006-05-02 Thread Tim Morley

Same, informcele.

Tim

On 29 Apr 2006, at 03:21, Joop Eggen wrote:

Mi vidis ooo-writer iom supre de la aliaj ooo-aj pakaĵoj. Krome  
ĝi ŝajnas 0%

tradukita. Ĉu eble LaunchPad-eraro?



On 2 May 2006, at 09:34, Steve Alexander wrote:

Hello again Tim,

Tim Morley wrote:
Please put my mind at rest and reassure me that all the work the  
Ubuntu

Esperanto Team has done in the last month still exists somewhere...
because it appears to have gone from Rosetta at the minute.  :o((


Carlos and Stuart (our database administrator) are looking into  
this at

the moment.

We're taking this very seriously.  I'll write later today to tell you
how it is going, and what we've found out.

--
Steve Alexander


-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]