Re: [eo-dev] Ek al la testado!
Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne: La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj je la dekstra flanko de diversaj menuoj. Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en alilingvaj versioj de OOo? La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo. Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ek al la testado!
On 10 Aug 2007, at 22:55, Donald Rogers wrote: Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... (142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas malrapida aŭ tre uzata? Eble ambaŭ! Laŭ mia memoro ĝi estis sufiĉe rapida por mi, sed mi ne vere memoras. Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*. Mi ne certas kiujn dosierojn vi referencas. En la dosierujo: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1 troviĝas ses esperantajn dosierojn, sed vi bezonas nur unu el ili. Vi elektu laŭ via komputila sistemo. Por Windows-uzantoj, vi elektu: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OOo_2.3.0_070807_Win32Intel_install_eo.exe Linuksuloj elektu inter: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_deb.tar.gz ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_rpm.tar.gz ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_deb.tar.gz ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_rpm.tar.gz Kaj uzantoj de Apple Macintosh elektu: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m225/Build-1/OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ bezonas ĝin? Ĝi estas la makintoŝa instalaĵo de OpenOffice.org, kiun mi aktuale testas. :o) Tim PGP.sig Description: This is a digitally signed message part
Re: [eo-dev] Ek al la testado!
Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... (142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas malrapida aŭ tre uzata? Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*. Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ bezonas ĝin? Donald Tim Morley wrote: ...La testversioj troviĝas ĉe: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ En tiu dosierujo, vi elektu la lastan el la serio SRC680_m200, SRC680_m210, SRC680_m220, SRC680_m221... (aktuale la lasta estas SRC680_m225). En tiu dosierujo vi trovos Build 1 kaj eventuale Build 2 ktp., kaj vi elektu la plej lastan. Kaj en tiu dosierujo vi trovos elŝutaĵojn por multaj lingvoj, kaj vi serĉu tiun kun eo en la nomo... - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]