En la Terminaro uziĝas RESTAŬR/ ankaŭ jene:

  msgid "Backup Copies"
  msgstr "Restauxrkopioj"

Se temas pri "Backup" la ĝusta esprimo estas REZERV/ laŭ mi.

Tamen en la Komputada Leksikono aperas "Restaŭrkopio"...

Alia KL-aĵo, kiun mi ege malvolas uzi, estas "pravalorizi", kaj entute
"valorizi" kaj entute tia uzo de la neoficiala sufikso IZ. Mi ĝis nun
aŭdacis uzi "iniciati" por "initiate" en la OOO-tradukado...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to