Tim: > > touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
> Mi neniam aŭdis tion, sed mi neniam diskutis "touchpad"-ojn > esperante. :o) Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj ne vidas problemon > kun ĝi. Tute bona. > > Window Manager - Fenestra Agordilo > Mi ne certas pri tiu "agordilo". Iuspeca "regilo" estus pli bona, ĉu > ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj forigon de ĉiuj > fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas agordado, sed io > pli. Ĉu iu alia havas proponon? Laŭ mi temas pri Fenestra Mastrumilo aŭ eble pli bone Fenestra Mastrumanto. > > Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco > Mi ĵus tradukis tion kiel "Politiko pri Privateco". Ĉu problemo? Aŭ "Principoj pri Privateco". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>