Leo De Cooman skribis:
to hang up (p.p. komputilo)
Mi sercxis en MultLanguage_OO_Glossary.sxc, sed tiam la termino
versxajne ankoraux ne estus uzata.
Jen nur kelkaj proponoj:
Laux mia kompreno "the computer hangs up" signifas, ke gxi ne plu
normale dauxrigas funkcii, cxu en?
Cxu gxi (la komputilo/ la programo) strikas/ haltas/ hezitas/
malsxaltigxas/ maldaŭras ... /rezignas/ rezigniĝas/ suspendiĝas/
malaperas?
Mi ja trovas la vorton "striki" amuza, sed supozeble ne temas pri 'far
la organoj de la masxino interkonsentita cxesigo de funkciado por
averti la posendanto...'
Cxu simple "(programo aŭ komputilo) haltas" suficxe placxus?
"Rezignas" estas transitiva verbo. Gxi rezignas funkcii. Cxu gxi
rezignas sin mem, kion ni eble povus esprimi per "rezignigxas"?
Leo
Verŝajne "blokiĝas" donas pli trafan ideon pri panea situacio de
absolute senmoviĝanta mekanismo.
Gian Piero
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]