Saluton al ĉiuj.
Mi skribas nur por danki kaj gratuli al ĉiuj pro la tre bona
progreso. En dek tagoj, ni jam atingis tiun staton:
ooo-basic: el 587 frazoj 100% tradukitaj
ooo-common: el 1615 frazoj 60% tradukitaj
ooo-commongui: el 4703 47% tradukitaj
ooo-padmin: el 194 frazoj 100% tradukitaj
ooo-unused: el 62 frazoj 98% tradukitaj
ooo-writer: el 3470 frazoj 100% tradukitaj
pkgconf-openoffice.org2: el 5 frazoj 100% tradukitaj
Tio estas la plejmulto de tio, kio bezonatas por eldoni Writer en
Esperanto; ni nur finu la cxi suprajn dosierojn (kaj evidente poste
korektadu).
Ni ankaŭ tradukis la plej granda parto de Base, la datumbazilo de
OpenOffice.org:
ooo-base: el 780 frazoj 87% tradukitaj
sed mi dirus, ke pli alta prioritato estas unue fini la suprajn
dosierojn. Estas ankaŭ ooo-other, kies utilon mi ne scias, sed mi
supozas, ke ĝi iel rolas. Aktuale ni havas:
ooo-other: el 2096 frazoj 11% tradukitaj
La aktualaj grandaj taskoj, do: ooo-common, ooo-commongui kaj ooo-other.
Bonan daŭrigon al ĉiuj. :o)
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]