Yves Nevelsteen:
mi provis instali la lingvan pakajxon je Vindozo (2000, angla eldono).
Kvankam la dosiero nomigxas OOo_2.1.0rc2_20061130_Win32Intel_langpack_eo.exe, la instalilo indikas ke gxi instalan lingvan pakajxon por la angla (vidu kunsendajxo) kaj nenie aperas Esperanto.
Mi konfirmas tion. Mi faris instalon ("rc2") en mia testa Vindoza komputilo. La Esperanta lingvopaketo volis instali lingvoversion "English, " (rimarku la komon kaj la spaceton!). Sed tamen instaliĝas Esperanta lingvopaketo. Esperanto aperas tie, kie oni elektas lingvon por la interfaco. Sed la efektiva rezulto estas same mizera kiel en Linukso (vidu mian antaŭan raporton). Ĉie aperas diversaj restantaj Anglaĵoj. :( Aperas cetere ankaŭ videblaj eraroj en tiuj partoj, kiuj ja estas tradukitaj. Frapis min unue "Diĝitaj subskriboj" (en la "File"-menuo), kio estu "Ciferecaj subskriboj". La ĝusta formo aperas aliloke. La teksto ĉe "Pri Ooo" estas sufiĉe erara. Kiel povas esti, ke restas tiom da Anglaĵoj? -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com