Saluton,

Bertilo, vi pravas. Mi agordis la lingvon kaj nun havas "miksajxon". Mi 
kunsendas kelkajn ekrankopiojn por doni al listanoj ideon.

Yves

>----- Oorspronkelijk bericht -----
>Van: Bertilo Wennergren [mailto:[EMAIL PROTECTED]
>Verzonden: zondag, december 3, 2006 10:13 AM
>Aan: dev@eo.openoffice.org
>Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kiel testversio!
>
>Yves Nevelsteen:
>
>> mi provis instali la lingvan pakajxon je Vindozo (2000, angla eldono).
>
>> Kvankam la dosiero nomigxas
>> OOo_2.1.0rc2_20061130_Win32Intel_langpack_eo.exe, la instalilo indikas
>> ke gxi instalan lingvan pakajxon por la angla (vidu kunsendajxo) kaj
>> nenie aperas Esperanto.
>
>Mi konfirmas tion. Mi faris instalon ("rc2") en mia testa
>Vindoza komputilo. La Esperanta lingvopaketo volis instali
>lingvoversion "English, " (rimarku la komon kaj la spaceton!).
>
>Sed tamen instaliĝas Esperanta lingvopaketo. Esperanto aperas
>tie, kie oni elektas lingvon por la interfaco. Sed la efektiva
>rezulto estas same mizera kiel en Linukso (vidu mian antaŭan
>raporton). Ĉie aperas diversaj restantaj Anglaĵoj. :(
>
>Aperas cetere ankaŭ videblaj eraroj en tiuj partoj, kiuj ja
>estas tradukitaj. Frapis min unue "Diĝitaj subskriboj" (en la
>"File"-menuo), kio estu "Ciferecaj subskriboj". La ĝusta formo
>aperas aliloke. La teksto ĉe "Pri Ooo" estas sufiĉe erara.
>
>Kiel povas esti, ke restas tiom da Anglaĵoj?
>
>-- 
>Bertilo Wennergren http://bertilow.com
>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to