Dankon, Tim.

"svn update branches" ne sukcesis

Mi rimarkis ke branches kaj trunk troviĝas ĉe la sama nivelo, do mi kreis novan dosierujon branches ĉe la sama nivelo en mia kopio antaŭ ol elŝuti la dosierojn. Do mi faris la komandojn:

cd svnoooeo  # (mia nomo por la loka kopio de la arkivo)
svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice/branches/

Mi ricevis 400 erojn (13,1 MB).

Donald

Tim Morley wrote:
Saluton al ĉiuj.

Mi petas, ke vi elŝutu la dosieraron, kiu troviĝas ĉe http://svn.ikso.net/openoffice/branches/po_680_m220/ kaj rapide trarigardu ĝin. (Se vi petas "ĝisdatigon" de la radika dosierujo de via SVN-laborkopio, t.e. la dosierujo, kie troviĝas "trunk", normale vi ricevos tiun duan arbaron. Ĝi estas sendependa de la ĉefa arbaro (en "trunk") kaj vi povas havi ambaŭ samtempe senprobleme).

Diru tuj al mi se vi trovas ion misan -- grandan mankantan parton de ekzistanta laboro, mankantajn dosierojn, malbonformatajn dosierojn, aŭ simile. Mi kredas, ke mi ĉion kontrolis, sed ne malhelpus pli da okuloj.

Se neniu kontraŭas post tago aŭ du, mi transmetos ĉion al la "ĉefa" parto de la deponejo, t.e. al la "trunk". Tiel ĉiu ricevos ĉion je sia venonta elpreno el la deponejo.

Antaŭdankon pro via helpo.


Tim


PS Mi petas, ke vi *NE* ektraduku tiujn novajn dosierojn ĝis kiam mi metos ilin en "trunk". Ne plikompliku la aferon por mi, mi petas!




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to