On 16 Jul 2007, at 08:31, Donald Rogers wrote:

"svn update branches" ne sukcesis

Eble tio dependas de via antaŭ estigo de via loka kopio. Se vi unue faris tion:

  ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo; mkdir trunk; cd trunk
  ~/svnoooeo/trunk$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice/trunk

do tiam nur la enhavo de la dosierujo "trunk" estas sub la rego de SVN. Se anstataŭe vi farintus tion:

  ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo
  ~/svnoooeo$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice

tiam la tuta enhavo de "oooeo" estus sub SVN, kaj do vi povus aŭtomate trovi la novan "branch"-on.

La dua aranĝo certe estus pli bona; mi ne scias ĉu vi eventuale havus problemojn pro la manko de "konekto" inter la du arboj ("trunk" kaj "branches") en via laborkopio. Fakte, eble estus utile por vi simple forigi vian aktualan laborkopion kaj rekrei ĝin por ke vi havu la tuton en unu sama laborkopio.


Tim





Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to