Saluton!
Mi nun estas tradukanta rakonton kun mara temo ("Cutty Sark" de Efremov),
kaj pro tio mi bezonas multajn marajn (precipe velajn) terminojn, kiuj
mankas en miaj vortaroj. Tial mi faris por mi mem tiun maran vorareton:
http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html
Eble, gxi estos utila por kompletigo de ReVo. Atentu, ke tio estas
ankoraux kruda malnetajxo, kaj cxiuj korektoj estas bonvenaj.
Speciale atentindaj estas jenaj nuancoj.
1. "Barko" en ReVo estas "cxiuspeca senferdeka sxipeto", do ruse io
simila al "barka" aux ecx "barkas". Tamen mi bezonas vorton por
rusa "bark", angla "barc", "barque", germana "Bark", do por
"Granda tri-kvin-masta mara velsxipo kun oblikvaj veloj sur la postmasto
kaj kun rektaj veloj sur la ceteraj". Mi ne povas elpensi ion alian,
krom... "barko" :) Do mi proponas almenaux aldoni duan signifon por tiu
vorto en ReVo.
2. Malgraux tio, ke ReVo sinonimigas vortojn "navigi" kaj "navigacii",
mi opinias inde sekvi Sergion Pokrovskij. Mi citas el liaj komentoj al
"La Majstro kaj Margarita":
=====
PIV atribuas al navigado du signifojn:
1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda au rivera navigado...
2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de sxipo aux aviadilo per
geometrio k nauxtika astronomio.
Lau subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas
navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa sxturman}, {Germana
Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.
=====
En ReVo tamen tiu dua signifo ecx ne estas indikita! Tio estas
korektinda. Almenaux indus mencii la duan signifon.
(Cetere, kvankam mi mem uzis en "La nebulozo de Andromedo" kaj
"Horo de Bovo" vorton "astronavigisto", mi nun estas pripensanta,
cxu mi sxangxu gxin al "astronavigaciisto").
3. Mi nenie sukcesis trovi vortojn por nomoj de sxipaj kursoj rilate
de vento (ruse: bejdevind, fordevind, halfvind, baksxtag; angle
respektive: by the wind, stern wind/following wind, half-wind, backstay).
Tial mi devis elpensi tiujn terminojn mem: al/vent/e, for/de/vent/e
(sonas tre simile, cxu ne?), du/on/vent/e, flank/dors/vent/e.
Mi ne scias, cxu ili tauxgas. Cxiuj proponoj estas bonvenaj.
Eble, tiuj terminoj jam ekzistas ie...
4. Mi bezonis vorton "halso" (kurso rilate de vento: dekstra/maldekstra
halso). Mi ne havas PIVon, sed mi vidis en PIVaj vortolistoj, ke
estas derivajxo "hals/i", kaj en PIV1 gxi estas ecx markita kiel transitiva.
Mi ne povas elpensi transitivan signifon de tiu verbo. Eble, "halso" en
PIV estas difinita ne kiel kurso, sed kiel sxnuro (en la rusa gxi havas
ankaux tiun signifon)? Mi petas posedantojn de PIVoj klarigi al mi
tiun aferon.
--
Yury Finkel, http://www.esperanto.mv.ru
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
Yahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/