>Yury Finkel:
>
> > Kio koncernas "barko" en "mia" senco, do tia speco de sxipoj estas
> > uzata ankaux nun. Pri gxi vi povas legi en anglalingva Vikipedio:
> > http://en.wikipedia.org/wiki/Barque
>
>La komenco de tiu artikolo montras, ke la Esperanta konfuzo pri tiu
>vorto ne estas unike Esperanta. Tie oni rakontas pri simila
>diverssignifeco de la Angla vorto. Iometa konsolo, eble...
Mi provis iom esplori la situacion en la franca. Sxajnas, ke tiajn sxipojn
oni nomas "trois-mâts barque", t.e. per apudmeto "trimastulo-barko". Tio al
mi ne estas tre klara, sed devas iel rilati kun la diversaj funkcioj de la
mastoj, el kiuj probable unu estas tute simila al tio, kion oni trovas cxe
barkoj kunmastaj. Do iasence tia sxipo estus kutima kunmasta brko kun
aldonaj du mastoj...
> > Sxajnas, ke la esperanta terminologio en tiu cxi tereno estas fusxa
> > kaj nekompleta. Sed kion mi faru, kiel tradukanto?!
>
>Vi estu agema.
>
>Krause donas ambau signifojn che "barko", sed li donas la pli precizan
> signifon kiel unuan:
>
> bark/o Mar 1. Bark f; kvin-masta barko Fünfmastbark f 2. Barke f.
>
>Eble vi povus uzi tion kiel senkulpigilon por trakti tiun unuan
>signifon kiel chefan (kaj solan) en via traduko. Por la dua signifo
>sin tiam proponas anstataue "shipeto" (kvankam PIV2005 klarigas
>"shipeto" per "boato").
Mi plian fojon vidas, ke Krause prezentas solvon, kiu ne koherigas la
lingvon. Laux mi oni sekvu lin nur tre atenteme.
>La duan signifon de "barko" oni povus eble rigardi kiel nefakulan
>(malprecizan) uzon.
Ni ne rajtas fari tion. "Barko" estas Fundamenta, kun preciza signifo. Se
la celita sxipo povas esti rigardata kiel plivastigo de la senco de
"barko", ni eventuale rajtas krei kunmetajxon surbaze de la radiko "bark"
kaj de gxiaj specifajxoj aux uzoj (trimasta barko, trimastulbarko...), sed
modifi la signifon de F-a vorto por pauxsi nacilingvan similecon (germane:
Bark/Barke, ruse: bark/barka, angle: bark/bark) estus laux mi la plej
kritikinda maniero pritrakti la problemon.
Marc
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
