Jurij:

>1. "Barko" en ReVo estas "cxiuspeca senferdeka sxipeto", do ruse io
>simila al "barka" aux ecx "barkas". Tamen mi bezonas vorton por
>rusa "bark", angla "barc", "barque", germana "Bark", do por
>"Granda tri-kvin-masta mara velsxipo kun oblikvaj veloj sur la postmasto
>kaj kun rektaj veloj sur la ceteraj". Mi ne povas elpensi ion alian,
>krom... "barko" :) Do mi proponas almenaux aldoni duan signifon por tiu
>vorto en ReVo.

La sencoj estas tiom malsimilaj, ke ion tian mi ne rekomendas fari (krom se
auxtoritataj fontoj tion cxi pravigas). Mi ne havas cxiujn miajn vortarojn
cxemane, sed jam en REVO trovigxas multaj specoj de velsxipoj: brigo,
feluko, fregato, galiono... Kaj estas supozeble pliaj en PIV1 kaj PIV2.
Lauxbezone vi eble povus elturnigxi per pli gxenerala vorto kiel "trimastulo".

>2. Malgraux tio, ke ReVo sinonimigas vortojn "navigi" kaj "navigacii",
>mi opinias inde sekvi Sergion Pokrovskij. Mi citas el liaj komentoj al
>"La Majstro kaj Margarita":
>=====
>PIV atribuas al navigado du signifojn:
>1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda au rivera navigado...
>2. Metodoj, por difini la pozicion k kurson de sxipo aux aviadilo per
>geometrio k nauxtika astronomio.
>Lau subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas
>navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa sxturman}, {Germana
>Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.
>=====
>En ReVo tamen tiu dua signifo ecx ne estas indikita! Tio estas
>korektinda. Almenaux indus mencii la duan signifon.

Mi konsentas. Gxi aperas tiele jam en PIV1 (nur cxe la substantiva formo
"navigado", ne cxe "navigi"). La opinio de Sergio estas interesa, sed mi
dubas, cxu la uzantoj de la lingvo obeas lian regulon. Cetere NAVIGACI
estas oficiala radiko (3a OA), do gxia preciza signifo devus esti
determinebla. Eble Bertilo havas elementojn pri tio?

Por diri mian opinion, mi preferas simplan sinonimecon inter NAVIG kaj
NAVIGACI, ol subtilan paronimecon, sed ekzistas pli gravaj kriterioj.

>4. Mi bezonis vorton "halso" (kurso rilate de vento: dekstra/maldekstra
>halso). Mi ne havas PIVon, sed mi vidis en PIVaj vortolistoj, ke
>estas derivajxo "hals/i", kaj en PIV1 gxi estas ecx markita kiel transitiva.
>Mi ne povas elpensi transitivan signifon de tiu verbo. Eble, "halso" en
>PIV estas difinita ne kiel kurso, sed kiel sxnuro (en la rusa gxi havas
>ankaux tiun signifon)? Mi petas posedantojn de PIVoj klarigi al mi
>tiun aferon.

Laux PIV1 "halso" estas sxnuro fiksita cxe angulo de velo, ebliganta do
gxin strecxi ("halsi").

Marc




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a