Russ:
> ... Cxu ... temas pri simpla skanada eraro?

versxajne jes, kiel diris marko.  certe restas ankoraux tiaj eraroj: 
hieraux mi sendis aldonan cxapelon super "maturigonta" en la difino de 
"ovo", kaj la cxapelo ja estis en pv...

> Cxu la pli ofta
> vorto devas tiel aludi la malpli oftan vorton, aux cxu ne gravas?

pri la elekto inter preferinda (difinohava) formo kaj sinonimoj ni 
provis iam starigi regulojn, inter kiuj ofteco estas menciata.  vi 
trovos la regulojn en "ktp" > "lingva manlibro" > cxapitro "cxe kiu 
sinonimo meti la difinon?".  tio ne signifas tamen, ke ni jam 
konsekvence ordigis laux tiuj reguloj cxion en revo.

amike.

jxeromo

Rispondere a