Je 12/31/06, Marc: [...]
> Prave. Mi forgesis, ke tiu regulo estas formaligita en la > manlibro. Mi ne kontrauxus sxovon de la difino al "aboli", sed > sciante, ke temas pri problema vorto, ke la modo oscilas de unu > formo al alia, ke la efektiva uzateco ne kongruas kun la rezulto de > Google, mi ne rapidus efektivigi tian modifon. Estas ankoraux unu konsidero, kiu mankas en la manlibro: la tuta familio da derivajxoj. Ne suficxas kompari nurajn "aboli" kaj "abolicii", oni ankaux konsideru "abolisto" kaj "aboliciisto". Kaj tie la statistiko estus inversa -- kvankam ja tre magra: abolisto: 3 trafoj aboliciisto: 14 trafoj Vere tio estas tre malfirma grundo. -- Sergio
