Ho, Marc, mi certe nek politikumis, nek polemikumis (kial vi - atakeme? - 
imputas tion al mi?), jam pro tio, ke la politika aspekto de tiu demandeto tute 
egalas al mi. Sed por doni opinion al la Akademio: 

- belorusa bazigxas sur la rusa skribo. 
- belarusa bazigxas sur la blankrusa skribo.
- bjelarusa (j kaj a) bazigxas kaj sur la rusa kaj sur la blankrusa 
(proksimuma) prononco (la ruso "o" estas prononcita simile al "a"). 
- bjelorusa estas hibrido: la "j" laux la prononco, la "o" laux la rusa skribo. 
- kaj bela- kaj belo- kolizias kun tre baza Ea radiko bel- kun tute alia 
signifo ol en kaj la rusa kaj la blankrusa, kie gxi signifas "blanka". Speciale 
en busxa konversacio facile eblas intermiksi "la belarusa lingvo" (unu vorto) 
kun "la bela rusa lingvo" (du vortoj). 
- en Eo ekzistas minimume kvar eblecoj E-igi fremdvortojn: 
: laux la skribo (surbaze de kiu lingvo? ekz. Dancigo / Gdansko, Varsovio / 
Varsxavo), 
: laux la (proksimuma) prononco (de kiu?), 
: per propraj E-aj rimedoj, do per tradukado (belo- / bela- > blank/a)
: formoj miksitaj el la supraj bazaj konceptoj. 

Neniu principo estas absoluta, por cxiuj oni trovas ekzemplojn. 

*Mia* konkludo: Kial entute imiti fremdajn (en cxi kazo blankrusajn aux rusajn) 
formoj, se ili ecx kolizias kun la propra lingvo-sistemo? Mi do - tute 
neuxtrale - uzos la pure Esperantan formon blankrusa subtenita ecx de la Ea 
lingvo-tradicio (kaj certas, ke mi trovas apogon de Renato: "uzu simplajn 
vortojn kaj diru nekutimajn aferojn"). 

Sine ira et studio, sen politiko nek polemiko

Bernhard
 

  ----- Original Message ----- 
  From: Marc Bavant 
  To: [email protected] 
  Sent: Saturday, October 20, 2007 6:50 PM
  Subject: Re: [revuloj] GWDE: belarussisch


  Ho, Bernhard, tio estas ege politika kaj polemika demando. Oni prefere ne 
  provu gxin solvi cxi tie. Nur por informo: estas preparata de la Akademio 
  (Sekcio pri gxenerala vortaro) listo de rekomendataj landnomoj.

  Kore,

  Marc

  At 20/10/2007 18:46, you wrote:
  >La Granda Vortaro Germana-Esperanto GWDE de Krause 2007 havas:
  >
  >belarussisch, auch [ankaux] belo- od weißrussisch Adj belarusa, früher auch
  >[antauxe ankaux ??] belorusa od [aux]
  >blankrusa,
  >
  >vd. ankaux Belarus kaj Belarusse.
  >
  >Cxu vere?
  >
  >belarusa mi *neniam* auxdis aux legis, ja mi auxdis bjelorusa, evidente por
  >distingi de bela, belo. Kial Krause povas aserti "früher auch" [antauxe
  >ankaux]? Vd. ekz.
  >
  >// http://eo.wikipedia.org/wiki/Belorusa_lingvo
  >
  >sed tamen - en la senco de GDWE:
  >
  >// http://eo.wikipedia.org/wiki/Belarusa_rublo
  >// http://www.esperanto.pisem.net/indeo.html : El ci tie elsxuteblas
  >esperanta-belarusa kaj belarusa-esperanta vortaro por ...
  >
  >Kiu(j) formo(j) estas la "gxusta(j)"?
  >
  >- blankrusa
  >- belorusa
  >- bjelorusa
  >- belarusa
  >
  >Antauxdanke salutas
  >
  >Bernhard Pabst
  >
  >
  >
  >retposhtaj adresoj:
  > por afishi mesaghon: [email protected]
  > por aboni: [EMAIL PROTECTED]
  > por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
  > administranto: [EMAIL PROTECTED]
  >
  >URL:
  > http://www.yahoogroups.com/group/revuloj
  >Yahoo! Groups Links
  >
  >
  >



   

Rispondere a