Ankaux "bjelarusa" sxajnas al mi akceptebla:

bjelarusa
- laux la proksimuma prononco de la oficiala sxata lingvo
- subtenita de la rusa proksimuma prononco
- sen kolizio kun la Ea bel-
- **malavantagxo**: cxu iu vere sercxus gxin en Eo-vortaro je "bj..."?
La sola vorto kun bj.. en PIV2 estas "Bjalistoko, Bjelostoko", do 
(vortkomenca) -bj- estas tre malofta fonemo en Eo. Mi persone ne havas 
problemon prononci gxin, sed eble iuj aliaj kun aliaj denaskaj lingvoj?

Por **mi persone**: akceptebla apud la "tradicia" "blankrusa" kaj - laux 
mi - jam pli demando de gusto ol lingva demando.

Bernhard


----- Original Message ----- 
From: Sergio Pokrovskij
To: [email protected]
Sent: Sunday, October 21, 2007 8:20 AM
Subject: Re: [revuloj] GWDE: belarussisch

...

"Bjelaruso" ŝajnas al mi plej bona kompromiso, ĉar ĝi certe estas
transskribo de la memnoma formo; do nenia eblo miskompreni kiel
derivaĵon aŭ rusa-polan imperiismon. "Bje" estas iom nekutima, sed ĝi
respondas al la bjelarusa distingo inter "бе" kaj "бэ"; krome, pole
(kaj en la latinskriba bjelarusa) aperas "biał-" (resp. "bieł-"); kaj
la angla duliteraĵo estas "BY".

--
Sergio


Rispondere a