De: "Miguel" <[EMAIL PROTECTED]>
> Kial ne "stehxiometrio"?
>
> Unue, tiu cxi formo estas etimologie pli gxusta.
> Due, la etnaj lingvoj, kiuj kapablas esprimi la "hx"
> prononce aux almenaux grafike ("ch" aux "h"),
> uzas gxin, kaj tial tiu formo estas ankaux pli "natura".
>
> Amike,
> -Alex
> -----
> Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
Nu, mi ne havas PIV-on sed jes la liston de kapvortoj, kaj jam
ekzistas stekiometrio sed ne stehxiometrio. Mi demandas min, kial sxangxi?
Jes, fakte bona demando, Miguel, "kial sxangxi?". Cxie nur stekiometri-
(kun -k-):
- PIV2002
- Krause GWED 1999 (de)
- Broccatelli 1984 (it)
- Michalski 1991 (pl)
- Cherpillod Konciza Etimologia Vortaro 2003
kaj en la jam menciitaj kemiaj terminaroj de
- Portmann / Rogers 1993,
- STT [Scienca kaj Teknika Terminaro = difinvortaro] 1956 kaj
- Dellian, Curt, Racia kaj internacia kemia nomenklaturo (kritikaj studoj
pri la sistematiko kaj logiko de la kemia nomenklaturo). München ISAE,
Ingeniera Sekcio 1948, 36 S.
De 50 jaroj tute unueca uzo, sed en ReVo oni nepre volas sxangxi al iu reta
dialekto, kvazaux Eo estus iu projekto kaj ne lingvo kun suficxe forta
tradicio. Sed tie cxi oni ja ankaux "serioze" diskutas, cxu sxangxi
"mancxuko" kaj "varano" post 100 jara unueca uzo. :-((
Bernhard