> Bernhard: > >>- kiuj homoj dum 100 jaroj sisteme forigis cxiujn hx-sonojn favore al >>k-sonoj? > > Vi mem listigas ilin. Mi diru ankorau' pli rapide ke la hx-sono > ekzistas en multaj grandaj lingvoj. Mi ne vidas la neceson forigi > ghin, char ghi ne ekzistas en okcidenteuropaj lingvoj. > > Amike > > Renato
- La finna Akademiano Setälä, ekz-e, pledis por k anstataux hx. Kiel li "sisteme forigis cxiujn hx-sonojn"? Kiel li povis atingi tian povon? Cxu li skribis vortaron sen -hx-? - Pri kiu hx-sono de kiuj "grandaj lingvoj" vi parolas? Cxu pri la vocxa aux senvocxa, cxu pri ambaux? - Iu hx-sono ekzistas en la nederlanda kaj germana. Cxu tiuj lingvoj laux vi ne apartenas al "okcidenteuxropaj lingvoj"? Kaj ankoraux miaj demandoj de 07 Dec. pri viaj pli fruaj asertoj: - kio laux vi estas mia opinio pri la hx/k-demando? - kio laux vi estas la okcidenteuxropa variajxo de Eo? Cxu ankaux la lingvo-uzo en la vortaro Eo-pola de Michalski? - la parolantoj de kiuj etnaj lingvoj plendas pri mankanta -hx-? Amihxe Bernhard
