De: "Renato Corsetti" <[EMAIL PROTECTED]>
Bernhard: >- La finna Akademiano Setälä, ekz-e, pledis por k anstataux hx. Kiel li >"sisteme forigis cxiujn hx-sonojn"? Kiel li povis atingi tian povon? Cxu li >skribis vortaron sen -hx-? Ne li sed PIV kaj aliaj verkistoj. ----- Renato, vi dauxre neas la ecx plej simple kontroleblajn faktojn. Fakto estas, ke PIV1970 registras suprize multajn hx-vortojn. Surbaze de via kono de la Fundamento vi ja certe facile vortumos koheran regulon por klarigi - ekzemple - pargeto / paletro / muskedo aux kurba, cxu ne? Kaj difinos, kio laux vi estas "kerna Esperanto", pri kiu ReVo okupigxu prioritate, cxu ne? Bernhard P.S.: Kaze, ke iuj tamen interesigxas pri faktoj: Per la 8a OA 1974 la Akademio oficialigis i.a. kelkajn k/hx-vortojn laux la tipo mehxaniko [F-ta] / mekaniko [8a OA]). Bedauxrinde tio ne jam estas legebla je http://www.akademio-de-esperanto.org/. "AKTOJ de la AKADEMIO II 1968 - 1974 (ankorau ne enretigita) AKTOJ de la AKADEMIO III 1975 - 1991 (ankorau ne enretigita)"
