Je 12/14/07, Fernando: > Karaj, ankaux la bazformo de agord/ en Revo malkonsentas kun tiuj de > la Akademia Vortaro kaj de la Baza Radikaro Oficiala. En Revo aperas > agord/i, dum en tiuj aperas agord/o.
Estas amuza malkoheraĵo ke la Akademio rekomendas vorton kiel "bazan" sen oficialigi ĝin. Kvankam ankaŭ ĉi tie eblas ajna baza formo, mi tamen ankaŭ ci-okaze trovas la verban karakteron sence pli konvena. Ĉe la substantiva bazo la senco de la vorto "agordaĵo" estus pli problema, ĉe la cerba bazo la derivaĵoj pli glate funkcias. Mi ne certas, kion vi nomas "Akademia Vortaro". kiom mi scias, tia ne ekzistas -- krom se temas pri iu jam malnova versio ReVo, kiu certe estas jam malpli bona ol la aktuala ReVo. -- Sergio
