>
> Estas amuza malkoheraĵo ke la Akademio rekomendas vorton kiel "bazan"
> sen oficialigi ĝin.


Sed, Sergio, la vorto "agord-", kiel "abomen-", estas fundamenta. Ne necesas
oficialigi gxin... Eble vi parolis pri *oficiala difino*, cxu?

Kvankam ankaŭ ĉi tie eblas ajna baza formo, mi tamen ankaŭ ci-okaze
> trovas la verban karakteron sence pli konvena.  Ĉe la substantiva bazo
> la senco de la vorto "agordaĵo" estus pli problema, ĉe la cerba bazo
> la derivaĵoj pli glate funkcias.


Eble vi pravas, kara! Mi konsultis la Fundamenton de Esperanto, kaj jene:

* la radikon abomen/ - kiu ni antauxe diskuti - gxi prezentas per "
abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza", do, kvankam la
formo abomen/ etimolgie rememorigas  verban formon, la fundamenta difino
(aux pli bone "traduko") klare estas substantiva. Tail eble Revo devas
sxangxi la bazformon de abomen/i al abomen/o.

* la radiko agord/ tamen la Fundamento gxin prezentas per "accorder | tune |
stimmen | настраивать | nastrajać". Mi ne bone scipovas tiujn lingvojn,
escepte de la angla, tamen en la angla mem "tune" estas kaj substantivo kaj
verbo (to tune). Cxar Zamenhof ne uzis "to" cxe la angla traduko de la
fundamentaj verboj, tial oni ne povas per la angla diri, kio estas aux ne
verbo. Cxu la franca "accorder" klare estas verbo? Kaj la aliaj? Se jes, do
la bazformo dirita de la Akademio (substantiva) ne estus kohera kun la
Fundamento.

Mi ne certas, kion vi nomas "Akademia Vortaro".  kiom mi scias, tia ne
> ekzistas -- krom se temas pri iu jam malnova versio ReVo, kiu certe
> estas jam malpli bona ol la aktuala ReVo.


Ne, majstro, mi nomas Akademia Vortaro la kompletigotan, tamen mirindan,
projekton de la Akademio, kiun oni trovas cxe gxia pagxaro mem:
http://www.akademio-de-esperanto.org (sercxu Akademian Vortaron maldekstre).
Gxi enhavas cxiujn oficialajn kaj fundamentajn elementojn (radikojn,
afiksojn ktp.), gxiajn bazformojn, kelkajn difinojn (ne cxiuj estas oficiale
difinitaj, sed iam tiuj certe estos) kaj aliajn interesajn informojn.

Samideane,

Fernando

Rispondere a