Saluton!
> > * la radiko agord/ tamen la Fundamento gxin prezentas per > > "accorder | tune | stimmen | настраивать | nastrajać". > > > Mi ne bone scipovas tiujn lingvojn, escepte de la angla, tamen en la > > angla mem "tune" estas kaj substantivo kaj verbo (to tune). Cxar > > Zamenhof ne uzis "to" cxe la angla traduko de la fundamentaj verboj, > > tial oni ne povas per la angla diri, kio estas aux ne verbo. Cxu la > > franca "accorder" klare estas verbo? Kaj la aliaj? > > Ĉiuj aliaj estas eksterdube verbaj. Tiuokaze tauxgus averti la Akademion, Sergio. La Akademia Vortaro ankoraux estas projekto, kaj la parto Bazformo, kiel ni vidas en la klarigoj pri la projekto (en la pagxaro de la Akademio mem), ankoraux estas diskutata. La Fundamento sugestas, ke la plej evidenta bazformo estus agord/i, do tiel la Akademion devus gxin registri. F.
