> "Fernando Maia Jr"
> Nu, tio almenaux servis por montri al mi ne tiom bonvenan
> esperantigon...
> *Arkeano*
> estas novajxo por mi.
> Cxu la auxtoro de la gloso "arkeano" en Revo ja vidis tiun vorton en iu
> verko aux li nur esperantigi la faman anglan vorton "archean"? Se la dua
> eblajxo estos elektita, eble Revo devos korekti la gloson.

La vorto arkeano troveblas cxe PIV2 kun jena difino:
arkean/o GEOL
La unua tempodividajxo de antauxkabrio, iam taksita kiel periodo
=> proterozoiko, hadeano

En miaj libroj (tamen jam malnovaj) troveblas "archaik" (pole), tamen
mi ne kuragxus kontrauxi PIV-on kiu estas pli nova.

Mi ne estas geologo kaj mi ecx ne komprenas kiel eratemo (ankaux
PIV-a, anglosimila vorto, kiun mi pro tio ne en-ReVo-igis) diferas de
erao.

Mi tre hontas pro mia malkono de la aferoj kaj petas vin korekti jam
ekzistantajn kaj prepari pli gxustajn artikolojn pri geologiaj,
paleontologiaj kaj ministaj terminoj. Mi ankaux promesas mem ne
aldonadi la novajn el tiu scienco-kampo.

Bedauxrinde, mi jam en-Revo-igis artikolon pri arkeano sed oni povas
gxin marki kiel evitinda kaj sendi al pli gxusta termino, cxu?

> > 2007/12/13, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
> > Cxe http://reta-vortaro.de/revo/art/mezozoik.html#mezozoik.0o.GEOL
> > okazis iu teknika malglatajxo:
> > paleozoikoproterozoikoarkeano
> > (mankantaj spacoj aux sagetoj?)

Ah, iu koboldo formangxis komojn.
Mi baldaux tion korektos (se iu tradukisto ne faros tion pli frue).

--
Sebastian

Rispondere a